110 jaroj de KEL

La duan de novembro la Kroata Esperanto Ligo festas sian 110-an (!) jariĝon!

La festo okazos en la Zagreba pupteatro (Zagrebačko kazalište lutaka) en Str. barun Trenk 3, je la 19-a.

Krom de multo da kantado kaj bongusta manĝaĵo, vi povos vidi kion KEL faris dum la pasintaj 110 jaroj.

Ĝis la revido!

16-a de oktobro 2018

Gastoj el okcidenta Eŭropo

La prezidanto de la Kroata esperantista junularo Đivo Pulitika, kiu ankaŭ estas nia klubano, gastigis esperantistoj Alejandro Gargoles el Hispanujo kaj Eric Streichem­berger el Francujo, kiuj travojaĝis tra Zagrebo. Agrabla amikado kaj vespermanĝo.

Bjelovara deklamkonkurso

Niaj klubanoj Mihaela Cik, Andrea Horvat, kaj Robert Milijaš partoprenis ĉe la kvina Bjelovara deklamkonkurso en la kategorio Lernantoj kaj studentoj.

Mihaela Cik gajnis la bronzan medalon, deklamanta la poemon: Hejmo Surŝosea de Vesna Parun (tradukis Danijela Drakula). La kato de Charles Baudelaire (tradukis Kalman Kaloĉaj) donis al Robert Milijaš la arĝentan medalon.

Fine, Andrea Horvat prenis la oran medalon dank la poemon: Nokturno de Tin Ujević (tradukis Josip Velebit).

Bravo deklamantoj!

7-a de aŭgusto 2017